Ni celas belaspektan, praktikan, esperantan klavaron
Tajpi esperante per baza klavaro pli malpli bone funkcias depende de via mastruma sistemo kaj de viaj lingvaj agordoj. Nia propono estas solvo al tiu ĉi problemo per pli kapabla klavaro: kiu povas, per simpla kombinaĵo, salti de via kutima klava aranĝo al esperanta, kaj reen! Sen ke vi ŝanĝu ion je la mastruma sistemo.
AZERTY versio de la esperanta klavaro.
Belaspekta
Ĝia bazo estas el aluminio. Ne nur tio donas belecon sed ankaŭ resistecon kaj daŭrigecon. Sub ĉiuj klavoj estas iu LED lumo kreante diversajn lumajn efikojn.
Ĝi estas 75% klavaro: Tio estas mallarĝa formato: malpli granda, sed ne havante nombran klavaron (kaj kelkaj kromaj malofte uzataj klavoj).
Fine, ĝi havas esperantan grafikan temon, uzante verdan koloron, kaj klavoj estas esperante vortitaj (ekzemple "backspace" iĝas "retropaŝo").
Pro ekologia kialo, ni rifuzis sen-dratan klavaron pro tio ke ili bezonas enhavi elektran baterion, simile al tiuj de poŝtelefonoj. Ni ankaŭ baziĝas je ISO klavara aranĝo (eŭropa aranĝo, male al ANSI kiu estas usona).
Praktika
La aranĝo estas nun farita por AZERTY (francaj) uzantoj. Sed ni povus facile imagi krei ĝin por QWERTY uzantoj (sendu mesaĝon al ni se vi interesiĝas).
Nun, la klavaro funkias por Vindozo (bezonas instali etan kromprogramon) kaj Linukso. Ĝi ankaŭ devas funkcii por Makintoŝo sed tio ne estis kontrolita (sendu mesaĝon al ni se vi interesiĝas).
La celo estas:
- Defaŭlte (tiam, la sagaj klavoj havas bluan lumon) ĝi restas plej proksima al via kutima klavaro (sendas klavoj de kutima aranĝo (azerty ekzemple)).
- Kiam vi samtempe apogas "FN + Stiri", vi ŝanĝas la reĝimon al esperanta funkcimaniero. Tiam la lumo de la sagaj klavoj iĝas verda (linuksa agordo) , cejanbluo (vindoza agordo) aŭ blanka (makintoŝa agordo). Vi povas ŝanĝi de linuksa al vindoza agordo per "FN + pingvina" klavoj.
- Bonuse: vi povas uzi la "F1" - "F12" klavojn kiel nombra klavaro ("1" ĝis "0" sekvita per "F11" kiu iĝas "+" aŭ "-" kaj "F12" iĝas "*" aŭ "/". Vi saltas al tiu ĉi reĝimo per "fn" + "alt.".
Funkciado kun vindoza komputilo:
La klavaro estos tuj rekonata kaj la baza reĝimo (qwerty/azerty) tuj funkcios. Simple kontrolu ke la flanka supra ŝaltilo elektas "Win".
Bedaŭrinde, bezonas instali etan kromprogramon por uzi unikodajn signojn: https://wincompose.info/. Normale vi havas nenion por agordi post la instalado. Simple vi uzu "Fn" + "Stiri" por elekti la Esperanta reĝimo kaj poste "Fn" + "pingvino" ĝis la sagaj klavoj iĝas bluaj.
Se vi ne volas instali kromprogramon, vi povaz resti en baza reĝimo kaj ŝanĝi la operaciuman aranĝon al "FR-EO" (por azerty klavaro).
Funkciado kun linuksa komputilo:
La klavaro estos tuj rekonata kaj la baza reĝimo (qwerty/azerty) tuj funkcios. Simple kontrolu ke la flanka supra ŝaltilo elektas "Win" (kaj ne Mac).
Vi ĝenerale ne bezonas instali kromprogramojn pour uzi esperantan reĝimon, simple vi uzu "Fn" + "Stiri" por elekti la Esperanta reĝimo kaj poste "Fn" + "pingvino" ĝis la sagaj klavoj iĝas verdaj. Tamen se vi uzas QT/KDE bazitaj programoj, vi bezoni agordi ke ili uzu IBUS (rigardu en detaloj pri tio).
Funkciado kun Makintoŝa komputilo:
La klavaro estis programita por funkcii Makintoŝen tamen tio neniam estis provita.Simple kontrolu ke la flanka supra ŝaltilo elektas "Mac" kaj pregŭ ke ĝi funkcias (aŭ skribu al ni, mi certas ke se estas problemo, ni solvos ĝin).
Funkciado kun Android poŝtelefono:
Vi povas konektigi la klavaron al via telefono (se ĝi havas USB-C dratan eniron) kaj en normala reĝimo, ĝi funkcios. Tamen, ĝi verŝajne ne funkcios en esperanta reĝimo pro ne kompreno de la unikodaj signoj.